Han Ryner - La Veraj interparoladoj de Sokrato
Название: | La Veraj interparoladoj de Sokrato | |
Автор: | Han Ryner | |
Жанр: | Старинная литература | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | 1979 | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "La Veraj interparoladoj de Sokrato"
Averto de la Literatura Komitato La manuskripto de Lanti, datita 1944, estis de li las- ita en provizora formo. Ni reviziis ĝin kun ple.j granda respekto, korektante la evidentajn plumerarojn kaj far- ante kiel eble plej malmulte da Ŝanĝoj. Lanti esperantigis kelkajn grekajn nomojn, kaj lasis la aliajn en la frenca transskribo, sed krajone kaj inter citiloj. Evidente li intencis poste mem revizii sian tekston kaj esperantigi ilin. Ni adoptis la transskribojn de PIV por Ĉiuj, kiuj troviĝas en ĝi; la aliajn ni trans- skribis konforme al tiuj modeloj. Krome ni aldonis kelkajn klarigajn piednotojn kaj finan glosaron. Inter la ŝanĝoj, kiujn ni permesis al ni, ni notas la forigon de la mallongigo k anstataŭ ka.j, kaj de la serio alio, aliu. aliam, aliel : pri ĝi kredeble Lanti estus mem rezigninta, lcLel siatempe li rezignis pri la provitaj formoj ti-kiu, ks. (Ni konservis nur alies). Ni esperas, ke tiel agante ni ne perfidis nian karmemo- ran amikon.
Читаем онлайн "La Veraj interparoladoj de Sokrato". [Страница - 39]
Spkrato : Kion do ci lernis de mi, Eskino, se la plej mal- grava evento tiel konfuzas cian racion ? Eskino : Eble mi nur lernis ami cin, Sokrato. Sokrato : Ne, pro la hundo, ci ne lernis ami Sokraton, 6ar ci amas lin, kiel ordinarulo amas ordinarulon. Estas Sokrato, kiu devas esti amata de Sokrato. Sed ĉu ci scias tion, kio estas Sokrato ?
Eskino : Mi scias, ke li estas la plej bona el la homoj kaj la plej vivlnda.
Sokrato : Ci.do ne petu lin, ke por konservi sian vivon, li fariĝu ne plu inda vivi. A1 tiu volontulo por la sola afero defendinda ci ne petu, ke li forlasu sian postenon. Tiom longe, kiom ci povis admiri militistojn, ĉu ci ne ad- miris Cinegiron, fraton de 1'poeto Eskilo ? Eskino : Eble mi ankoraŭ admiras lin.
Sokrato : Ci do ne volus, ke,' kiam lia dekstra mano estis fortranĉita, li Ĉesu deteni la malamikan ŝipon aŭ ke, kiam lia maldekstra mano estis fortranĉita, li ne detenu ĝin per la dentoj. ŝajnas al ci noble, ke li ankaŭ oferu sian kapon.
Eskino : Sed, se mi vivus samtempe, kiel li, se mi estus lia amiko, se mi vidus liajn manojn fali en la maron, unu post la alia, poste lian kapon fali en la maron, mi plorus. Sokrato : Tiel ci estas la malamiko de ciaj amikoj. Kiom ci povas, tiom ci kontraŭas al ilia noblo. Eskino Ne al ilia noblo, sed al ilia morto. Sokrato : Nobla morto estas la plej lukse bela krono,'kiun povas porti nobla vivo. La malavara sorto proponas al mi tiun'kronon. Mi skceptas ĝin, kaj miaj-amikoj devas pro tio ĝoji, kiel rni mem.
Eskino : Mi ne Itomprenas, kial ci komparas cin al Cinegiro kaj kiun ŝipon ci pretendas haltigi per ciaj dentoj obsti- naj.
Sokrato.: La ŝipo, kiun mi kontraŭbatalis per miaj manoj kaj per mia vivo, kiun mi kontraŭbatalas per miaj dentoj kaj per mia morto, estas tiu, kiu portas niajn plej mal- bonajn malamikojn, la skribitajn leĝojn. Cinegiro defendis Grekion ,kontraŭ la barbaroj. Mi defendas la Saĝon kontraŭ la Malsaĝo, la Naturon kontraŭ la Civito, la Neskribitajn Leĝojn kontraŭ la Skribitaj Leĝoj. Esklno : Sed, kara Sokrato...
Sokrato : Prefere ol obei al la Civito kaj malobei al la Naturo, Antigona malforta kaj milda knabino, konsentis
morti. Ĝu ci volus, ke mi, viro kaj maljunulo, havu malpli da kuraĝo ol tiu junino ? Ci volus, ke mi kuru for de Kreono, anstataŭ ol maltimi lin ĝis la fino. Kiom da jaroj lcaj da ĝojoj oferis la juna kaĵ bela Antigona ! sed kio restas p'or perdi al sepdek-unujara maljunulo ? Tiu malavara knabino 'pa- gis iinu talenton. Ci konsentu, ke mia malriĉuleco imitu ŝian riĉecon kaj ke mi donacu la obolon, kiu -restas al mi. Bskino : Antigona amis sian fraton Poliniko. gpkrato : Ĉu ci kredas, ke mi ne amas, kiujn mia ekzekuto riskas instrui kaj fortiri el vivo pli vaga kaj pli mizera ol la situacio de la neentombigita mortinto ? Cetere, mi ne konsentas al mi la rajton malbonfari al iu ajn. ffe fari ĉion bonan, kion oni povas, tio estas malbonfari. Mia forkuro ins- tigus malŝati mian parolon, kiu, komprenita kaj amata, povas iom bonfari. Ci ne plu petu, ke mi mortigu mian parolon. Sed ci konsideru ankoraŭ jenon. Se mi forkurus el ĉi tiu malli- berejo, Ĉu mi ne malbonfarus al tio, kio estas plej bona kaj respekteginda ? Bskino : A1 kio do, Sokrato ?
Sokrato : A1 la Neskribitaj Leĝoj, mia filo. Kiam mi estus ekfuĝonta, se ili aperus al mi, dirante : "Sokrato, kion ci estas faronta ? Plenumi la entreprenon, kiunci preparas, kion signifas tio, se ne doni la venkon al niaj malamikoj, la Skribitaj Leĝoj ? Se ci restas fidela al ni, ili estas venkitaj rilate tion, kio koncernas cin, ĉar ili fariĝas abomenindaj kaj montriĝas murdantoj de senkulpuloj. Se ci fuĝas de ili, ci forprenas de ni venkon jam akiritan". Kion mi respondus al tiuj riproĉoj ? Eskino : Mi ne
--">