Stano Belov - La rusa lingvo en vivo
Название: | La rusa lingvo en vivo | |
Автор: | Stano Belov | |
Жанр: | Языкознание | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | - | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "La rusa lingvo en vivo"
Аннотация к этой книге отсутствует.
Читаем онлайн "La rusa lingvo en vivo". Главная страница.
- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (99) »
La rusa lingvo en vivo
Stano Belov
La rusa lingvo estas lerninda ne nur pro grandeco de la ruslingva komunumo, sed ankaŭ pro ĝia granda disvastiĝo. Post lerni la rusan vi povos interkompreniĝi ne nur en Rusio , sed ankaŭ en ĉiuj ŝtatoj, aperintaj post disfalo de Sovetunio, do en 14 agnoskitaj ( Belorusio , Ukrainio , Litovio , Latvio , Estonio , Moldavio , Taĝikio , Uzbekio , Kazaĥio , Kirgizio , Turkmenio , Kartvelio , Azerbajĝano , Armenio), 2 parte agnoskitaj ( Abĥazio , Sud-Osetio ) kaj 4 neagnoskitaj ( Montara Karabaĥo , Ĉednestrio , Donecka Popola Respubliko , Luhanska Popola Respubliko ) ŝtatoj. Krome kun la rusa vi sentos vin pli komforte en pluraj kurortoj, ŝatataj de la rusianoj kaj pro tio adaptiĝintaj al la rusa. Plejparto de ĉemaraj ripozejoj de Turkio kaj Egiptio , Njaĉango en Vjetnamio — la listo estas daŭrigebla.
Se vi planas viziti tiujn ĉi landojn, almenaŭ minimuma kono de la rusa estas tre rekomendinda, ĉar malgraŭ jardekoj de totala instruado de la angla, homoj en Rusio parolas neniujn lingvojn krom la rusa. Laŭ censo de 2010 nur 5% da rusianoj diris, ke ili konas la anglan, sed supozeble plejparte ili iom troigis siajn kapablojn. Do en Rusio oni parolu ruse.
En tiu ĉi lernolibro ni ne parolos pri lingvoreguloj, kiujn vi jam sendube lernis, nek pri fonetiko kaj aliaj teoriaj aferoj. Nia celo estas prezenti praktikan uzadon de la lingvo en ĉiutaga vivo. Por tio ni paŝon post paŝo esploros diversajn situaciojn, ĉiufoje miksante lingvajn ekzemplojn kaj praktikajn sugestojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ pri konduto. Vi jam lernis la lingvon , do nun lernu kiel uzi ĝin. Ek!
P.S. Ĉiuj ekzemploj de apartaj rusaj vortoj estas prezentataj en infinitivo kun esperanto-traduko en krampoj kaj ligilo al Vikivortaro. Rusaj frazoj estas prezentataj en natura formo, do kun uzado de diversaj deklinacioj, kio speguliĝas en iliaj esperanto-tradukoj. En ĉiuj rusaj vortoj haveblas akcentosignoj, escepte de la vortoj kun unu vokalo aŭ tiuj kun ё , kiu laŭregule ĉiam estas akcentata.
Mapo de disvastiĝo de la rusa lingvo. Malhelblua markas landojn kie ĝi havas oficialan statuson, la helblua — tiujn kun vasta uzado.
La rusa lingvo en vivo/Flugo
La plej bona loko por praktiki la rusan sendube estas Rusio mem, kvankam vi povas fari tion ankaŭ en aliaj landoj kie haveblas ruslingvaj komunumoj. Iel aŭ tiel via unua sperto komenciĝos de vojaĝo.
Oni povas atingi Rusion per aŭto, ŝipo aŭ trajno, sed plejparte tio okazas per aviadilo, do nia unua situacio koncernos flugon . Ni komencos ekde enaviadiliĝo.
Enaviadiliĝo
Redakti
Бизнес-класс [Unua klaso]
Эконом-класс [Ekonomia klaso]
Ni supozu ke vi flugas per rusia flugkompanio ( Aerofloto , S7 , UTair aŭ iu alia). Dum enaviadiliĝo vi vidos ke super вы́ход ( elirejo ) lokiĝas экра́н ( ekrano ), sur kiu videblos numero de via рейс ( flugo ) kaj respektiva вре́мя вы́лета ( ekfluga tempo ). Kiam oni malfermos la elirejon formiĝos о́чередь ( atendovico ), pli ĝuste du atendovicoj — por эконо́м-класс ( ekonomia klaso ) kaj би́знес-класс ( unua klaso ). Vi devos montri al reprezentantoj de flugkompanio kaj flughaveno vian биле́т ( bileto ). Ili forŝiros plejparton de ĝi kaj lasos al vi поса́дочный тало́н ( enaviadiliĝa kupono ), kiun vi gardu ĝis la fino de la flugo kaj ricevo de la bagaĝo.
Авто́бус в аэропорту́ [Aŭtobuso en flughaveno]
Поса́дочный тало́н [Enaviadiliĝa kupono]
Enaviadiliĝo nun plej ofte okazas tra рука́в (laŭvorte: maniko ; teleskopa ponto ), sed foje oni alportos vin per авто́бус ( aŭtobuso ). Lastakaze vi devos iom stari sur лётное по́ле ( flugkampo ) kaj poste supreniri laŭ трап (ter-avia ponto). Ĉe la enirejo vin renkontos стюарде́сса ( stevardino ) aŭ стюа́рд ( stevardo ), kiu bonvenigos vin kaj eble petos montri vian
--">- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (99) »
Книги схожие с «La rusa lingvo en vivo» по жанру, серии, автору или названию:
Николай Федорович Замяткин - Вас невозможно научить иностранному языку Жанр: Языкознание Год издания: 2008 |
Коллектив авторов - Основы русской деловой речи Жанр: Языкознание Год издания: 2015 |
Умберто Эко - Сказать почти то же самое. Опыты о переводе Жанр: Языкознание Год издания: 2015 |