L. Zamenhof - Originala Verkaro
Название: | Originala Verkaro | |
Автор: | L. Zamenhof | |
Жанр: | Старинная литература | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | 1929 | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "Originala Verkaro"
La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton — pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj suflĉe konas lian originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn, kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn, kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel mal - oftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj.
Читаем онлайн "Originala Verkaro". [Страница - 4]
Zamenhofaj dokumentoj (precipe leterojl), kiujn mia kolekto
ne enhavas. Neniu pli bone ol mi mem scias, ke — kaj parte
ankaŭ kie — ekzistas aliaj leteraj dokumentoj. Sed mi ne povis
devigi la posedantojn, havigi ilin al mi aŭ en originalo aŭ en
kopio. Mi nur povis peti en mia »alvoko“ pri la alsendo kaj
pri subteno de mia kolekto, ne por mi, sed por la komuna
intereso de la tuta esperantistaro. Ĉar oni kelkloke rifuzis
tian — ofte ankaŭ persone esprimitan — peton (aŭ obstine
ignorante la peton de mia alvoko, aŭ simple ne sendante la
promesitan materialon), mi ne povis ŝanĝi tian situacion. —
Sed mi nun turnas min al tiuj, kiuj aprobas la kolekton.
Mi jam antaŭe dankas kaj gratulas al ĉiuj, kiuj post la apero
de ĉi tiu libro — eble instigitaj per ĝi — atentigos pri alia,
de mi ne trovita, materialo. Mi ja intencis nur unu rezulton,
nome, savi tion, kio estas ankoraŭ savebla kaj savinda, kaj
kolekti ĝin en unu, facile por ĉiu uzebla kaj ne tro multekosta,
libro. Ĝi estis necesa jam por atentigi pri tio, kiaj trezoroj
jam minacis perdiĝi dum la lastaj jardekoj. Neniu, ekzemple,
povas konstati hodiaŭ, kie restis la granda amaso de la unua-periodaj broŝuroj kaj literaturajoj, kie kaj kiamaniere perdiĝis
multaj gravaj, eĉ la plej gravaj, leteroj de d-ro Zamenhof. Kaj
certe nur malmultaj de la hodiaŭa generacio sciis antaŭ mia
kolekto, kie ili povis trovi la — de mi nun kolektitan —
materialon; kaj ankoraŭ pli malmultaj povus havigi ĝin al
si per multe da mono, eĉ se ili tre energie klopodus pri tio.
Do, ĉiujn samideanojn, kiuj aprobas mian kolekton, mi —
samtempe en la nomo de la eldonejo, al kiu ni ŝuldas dankon
pro la iomete riska eldono — tre kore petas, kompletigi ĝin
laŭforte kaj sciigi la eldonejon aŭ min persone pri novaj (kaj
la plej malnovaj estos por ni la plej novaj!) fontoj, kiuj ebligos
eble poste eldoni suplementon al mia kolekto. Pri la ho -
diaŭ plej ĉefa punkto, ke ni havas la devon, zorgi por ke la
venontaj generacioj posedu kiel eble plej kompletan trezoron
Zamenhofan — pri ĉi tiu punkto certe la plej multaj esperantistoj konsentos min.
12
Antaŭparolo
La vere sciencaj historiistoj de nia movado kaj la koment-istoj de la Zamenhofaj tekstoj ankoraŭ venos. Ankaŭ mi
atendas ilin, kaj mi persone estos tute kontentigita, esti farinta por ili malgrandan antaŭlaboron.
Mia kolekto ebligos kontrolon de la privataj bibliotekoj kaj
de la malnovaj gazetoj (precipe en Bulgarujo, kie mi vane
klopodis havigi al mi la unuan bulgaran esperantistan gazeton,
en Sovjetio kaj en Polujo), ĉu ili enhavas artikolojn de mi
nekonatajn kaj ne atingitajn.
Dirinte tion , mi jam respondis alian kritikan demandon,
nome la demandon: Kial vi ne donis al via valora materialo
pli grandan komentaron? Certe estus tre alloge, detale komenti
la Zamenhofajn tekstojn donitajn de mi, kvankam oni scias, ke
mankas ankoraŭ multaj leteroj. Sed tiam ĉi tiu libro fariĝus
ankoraŭ pli dika, tro multekosta, ne taŭga por la celo, kiun
mi celis unualinie.
PRI KELKAJ EKSTERAĴOJ EN LA TEKSTOJ KAJ PRI
LA ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO
I. EKSTERAĴOJ
1. Grandaj komencliteroj. Rilate la skribmanieron de
la derivajoj de la vorto „Esperanto“ ĉiam regis kaj ankoraŭ
regas granda diverseco de V kutimoj 1 kaj ankoraŭ ne ekzistas
de ĉiuj konsentita regulo aŭ oficiala decido. Ĉu oni skribu ilin
kun grandaj komencliteroj aŭ ne? Estas konstateblaj tri direktoj:
a) oni skribas la derivajojn ĉiujn kun granda komenclitero;
b) oni skribas ilin ĉiujn kun malgranda komenclitero (kelkaj
eĉ la vorton „Esperanto“ mem, kion mi opinias neĝusta, ĉar ĝi
estas propra nomo — sed ankaŭ pri ĉi tiu punkto oni povas
havi kontraŭajn opiniojn!);
c) oni skribas kun granda komenclitero la adjektivon v Esperanta u kaj la adverbon »Esperante u , por diferencigi ilin de la
participo v esperanta u kaj de la participa adverbo (aŭ adverba
participo) „esperante u , derivataj de la verbo „esperi u . Ĉiujn
aliajn derivaĵojn, precipe la rekte derivatajn de „esperantist u
(do: esperantista, esperantistaro ktp., ankaŭ esperantano, esperantismo ktp.) oni skribas kun malgranda komenclitero. Dum
kelka tempo tio ŝajne estis la principo de Zamenhof mem.
1 Komp. pri ĉi tiu afero E. Wiister, „Zamenhof-RadiIcaro“ (citita jam
supre) paĝ. 34 (Par. I, … VIII).
13
Antauparolo
Skribante laŭ la nomitaj principoj oni minimume havas v prin -
cipon u . Sed oni povas konstati, ke multaj skribis kaj skribas,
presigis kaj presigas sen principo; ec ĉe Zamenhof mem oni
povas konstati, ke li (ekzemple en sama letero) ne agis laŭ
certa principo. Tio ne estas riproĉo , ĉar li fakte devis skribi
siajn leterojn tiom rapide, ke li ne povis kontroli ilin rilate
tiajn detalajojn. En la artikoloj de Zamenhof, kiujn presigis
la redakcioj, oni trovas, ke tute ne regas iu ajn interkonsento.
Sed, eldonante ĉi tiun kolekton, mi devis zorgi pri certa
principo, kaj mi — tute ne volante altrudi mian opinion al
aliaj kaj tute lasante plenan liberecon, ĝis kiam iam ajnfariĝos
interkonsento pri ĉi tiu punkto — decidiĝis por la principo
nomita sub b), nome, skribi ĉiujn derivajojn de la vorto Esperanto kun malgranda komenclitero, precipe pro tio:
ĉar la esperantistoj, kiel progresemaj homoj, laŭŝajne in -
klinas forigi ĉiujn grandajn komencliterojn , kie ili ne estas
bezonataj pro specialaj teknikaj kaŭzoj; kaj
ĉar fakte konfuzo pro la derivaĵoj de la vorto v Esperanto“
kaj de la verbo „esperi u preskaŭ ne povas okazi. Parolante
oni ja ankaŭ ne povas diferencigi inter grandaj kaj malgrandaj
komencliteroj. Laŭ ĉi tiu principo mi korektis ĉiujn tekstojn.