L. Zamenhof - Originala Verkaro
Название: | Originala Verkaro | |
Автор: | L. Zamenhof | |
Жанр: | Старинная литература | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | 1929 | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "Originala Verkaro"
La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro
konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton
— pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel
tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ
vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj suflĉe konas lian
originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli
bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en
ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la
kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn,
kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn
en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn,
kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa
tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj
gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel mal -
oftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj.
Читаем онлайн "Originala Verkaro". Главная страница.
- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (272) »
—
L. L. ZAMENHOF
ORIGINALA VERKARO
ANTAŬPAROLOJ - GAZETARTIKOLOJ —TRAKTAĴOĵ
PAROLADOJ - LETEROJ - POEMOJ
KOLEKTITAJ KAJ ORDIGITAJ DE
D-RO JOH. DIETTERLE
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1929
ESPERANTO-FAKO
KUN 6 FAKSIMILAĴOJ KAJ PORTRETO DE L. L. ZAMENHOF
POr,
\N^V.asza
Go
L 1
Slr
‘3lym stoV.u
CIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1929 BY FERDINAND HIRT & SOHN IN LEIPZIG
PRINTED IN GERMANY
PRESEJO BREITKOPF & HARTEL EN LEIPZIG
Ci tiun libron mi dediĉas
al la energia haj huraĝa antaŭbatalantino
por la ideo de mondhelplingvo
Sinj orino Alice V. Morris
en New Yorh
honora sehretariino de IALA
. . Kiam ni mem volas scii, ĉu nia
afero progresas aŭ ne, ni devas esplori
la faktojn internajn. u
L. L. Zamenhof.
ANTAŬPAROLO
La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro
konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton
— pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel
tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ
vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj suflĉe konas lian
originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli
bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en
ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la
kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn,
kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn
en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn,
kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa
tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj
gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel mal -
oftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj.
Mi konas eĉ ne unu personon aŭ bibliotekon, kiu disponas
pri kompleta trezoro de ĉiuj ĝis nun presitaj Zamenhofaĵoj.
Kaj neniu ĝis nun kolektis la Zamenhofajn leterojn. Pro tio
estis jam iomete komplika afero por mi, kunporti la materialon,
kiun enhavas ĉi tiu libro. Mi ankaŭ ne simple povis fordoni
la kolektitan materialon al la presisto, ĉar ĝi estas tro valora,
kaj ankaŭ pro diversaj aliaj kaŭzoj mi devis kopiigi ĝin en
ĝia tuta amplekso.
Se oni volas sufiĉe koni la kreinton de nia lingvo, liajn
principojn, lian sentadon, lian celon, lian laboron kaj la
historion de la tuta Esperanto-movado, oni nepre devas
studadi la originalan verkaron de Zamenliof kaj ne
nur liajn tradukojn. En la tradukoj li ja donas sian
lingvon, sed cetere nur la pensojn de aliaj. En sia
originala verkaro li donas siajn proprajn pensojn. Ĝi
enhavas la tutan programon de lia vivo; ĝi montras lian
grandan animon, lian idealismon, lian grandan laboremon kaj
samtempe lian akuratecon, lian precizecon, lian konfidindecon
5
Antaŭparolo
ankaŭ en la plej bagatelaj aferoj, lian internan evoluadon de
post la apero de lia unua broŝuro ĝis la fino de lia vivo. Ĝi
montras la movadon en la unuaj jaroj, la unuajn eksperimentojn organizajn, la malfacilajojn — la multegajn! — kiujn
Zamenhof devis venki, la malfacilaĵojn tre ofte kaŭzitajn pli
de la anoj de lia ideo ol de la malamikoj. Ĝi montras, kiel
prave oni povas diri pri nia Esperanto-ideo: „Ĉiu nova ideo
estas malhelpata per du kategorioj de kontraŭuloj, per tiu de
la malbonintencaj malamikoj kaj per tiu de la nesaĝaj amikojf
Multon oni povos lerni el la materialo de ĉi tiu libro kiel
propagandisto kaj organizanto. Mi deziras, doni per mia kolekto
al la esperantistaro libron necesan kaj praktikan, helpon por la
studado de nia historio, interesan dokumentaron por la serioz-uloj en niaj rondoj, materialon taŭgan por science studantoj
kaj verkantoj, cetere stilajn modelojn de la plej kompetenta
esperantisto.
En mian kolekton mi akceptis ĉiujn originalaĵojn de d-ro Zamenhof , sed ne tion, kio rilatas la Esperanto-lingvon nur koncerne gramatikon kaj vortaron. Do, mi ankaŭ ne akceptis la
„Lingvajn Respondojn “ (pri kelkaj esceptoj vidu malsupre!),
kiuj cetere jam estas kolektitaj kaj eldonitaj laŭsisteme. Kiu
komprenas la celon de mia libro, ankaŭ komprenos, kial mi
ne faris tion.
La Originala Verkaro de d-ro Zamenhof konsistas el:
artikoloj, paroladoj, leteroj, poemoj.
La „Artikolojn (i mi enordigis laŭ maniero, kies utilo
evidentiĝos el la kolekto mem, en la 3 unuajn partojn:
I. „Antaŭparoloj (i al lernolibroj kaj aliaj verkoj. Ili
rilatas la programon, la ĝeneralajn principojn de nia lingvo.
II. „Gazetartikoloj“,kiujn Zamenhof skribis kaj kiel aŭtoro
de Esperanto kaj kiel redaktanto de la unua esperantista
gazeto. Ili rilatas organizadon, movadon, propagandon, historion , literaturon de Esperanto. Parte ili estas skribitaj anonime aŭ pseŭdonime. — Mi tre detale esploris la demandon,
kiuj partoj de „La Esperantisto u estas verkitaj de Zamenhof
mem. La principojn, laŭ kiuj mi konstatis la Zamenhofecon
de la unuopaj artikoloj , mi ne ĉi tie priparolu; sed mi povas
aserti, ke ili estas konfidindaj. La legantaro miros pri la
„fekundeco u de Zamenhof dum la unuaj jaroj de nia movado
kaj pri la multaj artikoloj skribitaj de li, pri kiuj la
--">- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (272) »