Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1497, книга: Семейная реликвия
автор: Евгений Михайлович Богат

"Семейная реликвия" - это сборник глубоких и проницательных эссе, посвященных семейным ценностям, истории и влиянию прошлого на настоящее. Евгений Богат, опытный публицист, мастерски исследует پیچیدности семейных связей и их влияние на формирование нашей личности. Книга начинается с трогательного эссе, в котором автор рассматривает свою собственную семейную реликвию - старинную менору. Этот артефакт служит мощным символом преемственности и связи с прошлыми поколениями. Через истории...

Bertilo Wennergren - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14
Книга - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14.  Bertilo Wennergren  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14
Bertilo Wennergren

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14"

la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo

Читаем онлайн "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14". [Страница - 5]

dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas tamen preferinda. Legu ankaŭ pri dividostrekoj en kunskriboj en §25.3. Dividostreko aspektas pli- malpli same kiel minus-signo, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).

Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataŭ komo por montri paŭzon, anstataŭ krampo por montri paren- tezon, kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas simile al dividostreko, minus-signo kaj ĝis-streko, sed en preciza tipografio ĝi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.

( ) Krampoj estas uzataj antaŭ kaj post parentezo (intermetita klar- igo aŭ komento). Oni parolas pri komenca krampo ek- krampo, kaj ferma krampo finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj <komento>, kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas anstataŭe haltostrekojn: - komento -. Tiam oni ja uzu spacetojn.

/ Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn

(anstataŭ la vorto aŭ). Ekzistas ankaŭ malsuprenstreko, \, kiu apenaŭ estas uzata en ordinaraj tekstoj.

* Steleto asterisko estas uzata post vorto aŭ frazo por signali

ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEg steletoj antaŭ kaj post vorto aŭ frazo (*ekzemplo *) montras, ke la ek- zemplo estas erara aŭ tre malrekomendinda.

' Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale

pri la uzado de apostrofoj en §10.

" " Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj for- moj: "citaĵo", "citaĵo", „citaĵo", «citaĵo», »citaĵo«, 'citaĵo'. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citaĵo. Ne skribu do: " citaĵo ". Ordinare oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la ĉeesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan citilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citaĵo - fino de citaĵo aŭ simile.

Streketoj

En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn streketojn inter la partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj: vapor\ŝip\o FG55. Tio povas ankoraŭ aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu uzas tiajn streketojn. Multaj ekzemploj de tiaj streketoj troviĝas en la sekcio Gramatiko en la Fundamento (§40). Iafoje oni konfuzas tiajn streketojn kun apostrofoj (§10.2).

Apudiĝo de helposisnoj

Helposignoj iafoje apudiĝas, ekz.: ). ") '. '? kaj simile. Tio estas tute en ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontiĝas kun komo, krisigno aŭ demandosigno: Kie vi loĝas, laboras k.t.p.? Ankaŭ tio estas bona. Sed kiam mallongiga punkto renkontiĝas kun frazofina punkto, oni normale forigas unu el la punktoj: Ĉi tie mi loĝas, laboras k.t.p.

Elparolataj helposignoj

1 2 3 4 Ciferoj (hindaj-arabaj ciferoj) estas simboloj por nombroj 5 6 7 8 (§23.1.1). Iafoje oni uzas anstataŭe romajn ciferojn (I, II, III, 9 0 IV, V...), sed la romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj es-

tas evitindaj en Esperanto.

Ĝis-streko estas simbolo por la vorto ĝis (§12.3.5.3) normale kunlabore kun de (§12.3.2): Majo-Aŭgusto (= "de Majo ĝis Aŭgusto"). Ĝis-streko estas (almenaŭ en presitaj tekstoj) pli longa ol dividostreko kaj minus-signo, sed malpli longa ol hal- tostreko. Kutime oni ne uzas spacetojn antaŭ kaj post ĝis- streko.

Minus-signo estas simbolo por la vorto minus (§16.4): 3 - 2 (= "tri minus du"). Minus-signo aspektas pli-malpli same kiel dividostreko, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).

+ Plus-signo estas simbolo por la vorto plus (§16.4): 2 + 3 (= "du

plus tri").

= Egal(ec)o-signo estas simbolo de egaleco: k.t.p. = kaj tiel plu

(= "k.t.p. egalas al kaj tiel plu"). Legu pli pri matematikaj espri- moj en §23.7.

& Kaj-signo estas simbolo por la vorto kaj. Ĝi normale ne estas

uzata en ordinaraj tekstoj, sed iafoje en nomoj k.s.: UEA & TEJO (= "UEA kaj TEJO"). Iafoje oni trovas la mallongigon k. (kun aŭ sen punkto) por kaj.

§ Paragraf-signo estas simbolo por la vorto paragrafo: §10

(= "paragrafo dek").

% Procento-signo elcento-signo estas simbolo por la vorto

procento (elcento), kiu signifas "centono": 100% (= "cent pro- centoj/elcentoj").

Ne-Esperantaj literoj

Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn (§35.2). Ili estas uzataj ankaŭ kiel matematikaj kaj alispecaj simboloj.

Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj latinaj literoj kun siaj Esperantaj nomoj:

Q q = kuo

X x = ikso

Y y = ipsilono

W w = duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo°

Noto: El la kvar nomoj de la litero W, duobla vo estas la plej ofte uzata, sed ĝi povas esti mis- komprenata kiel efektiva duobla V: vv. El la tri malpli oftaj nomoj, vavo estas kredeble la plej ofta. Ĝi estas registrita en PIV kaj en kelkaj aliaj vortaroj. Rimarku tamen, ke ekzistas hebrea litero, kiu nomiĝas vav (§19).

Legu ankaŭ pri elparolado de la literoj Q, X, Y kaj W en §2.3.

Iuj provas uzi la literon W kaj iafoje la literon Y en Esperantaj vortoj. Tio estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn (§1.1).

Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj latinaj literoj, oni devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon (§1.1). La literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi laŭ iliaj kutimaj pozicioj en latinalfab- etaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. a, e, o, 9, k.s. oni povas meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligaĵojn kiel a kaj re oni povas trakti kiel la respondan duliteraĵon; la germanan literon B (esceto) oni povas trakti kiel ĝian kutiman anstataŭaĵon ss; kaj tiel plu. Laŭ tiuj ĝeneralaj ideoj (kiuj ne solvas ĉiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a a a a a a a a (= ae), b, c 9, ĉ, d d, e e e e e, f, g, ĝ, h, ĥ, i i 1' 1 1, j, ĵ, k, l, m, n n, o 0 0 0 0 0 0 « (= oe), p, q, r, s B (= ss), ŝ, t ^ (= th), u ŭ ŭ fi u, ŭ, v, w, x, y y y, z.

Grekaj literoj (§19) estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en mate- matiko.

Vortotranĉado

Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono tranĉi la lastan vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post ĝi oni metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:

Ŝin kaptis

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.