Bertilo Wennergren - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14
Название: | Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14 | |
Автор: | Bertilo Wennergren | |
Жанр: | Старинная литература | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | 2005 | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14"
la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo
Читаем онлайн "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14". [Страница - 6]
Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranĉado en Esperanto. Oni simple tranĉu tiel, ke la rezulto estu facile legebla kaj komprenebla. Multaj tial evitas tranĉojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto aŭ vortoparto. Oni ekz. preferas tranĉi "ĉef-^rbo" anstataŭ "ĉe-furbo" por ne forigi la solan lit- eron F disde la prefikso ĈEF (§38.3.2), kaj ankaŭ ĉar ofte estas pli klare, se oni tranĉas laŭ la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankaŭ la klar- igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).
2. Elparolo
2.1. Bazaj elparolaj reguloj
En Esperanto ĉiu litero ĉiam estas elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj. La literoj havas po unu bazan elparolon, kiun oni ĉiam povas uzi, sed en la praktiko ĉiu litero varias en sia elparolo.
La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Ĉiuj aliaj estas konsonantoj. Akcento
En vortoj kun du aŭ pli da vokaloj oni elparolas unu vokalon pli forte ol la aliajn. Tiu vokalo havas akcenton. Akcento signifas normale plian laŭtecon, sed akcentata vokalo povas ankaŭ esti pli longa, kaj povas havi alian tonon ol la aliaj vokaloj, normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni kreu la plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.
La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo (dekstrakornaj supersignoj montras akcenton ĉi tie):
tablo, neniam, rapida, taksio, familio, revolvero, krokodiloj, eskimo, diskutas, metro, metroo, apud, anstataŭ, tricent, malpli, ekde, k.t.p.
Rimarku, ke Ŭ kaj J ne estas vokaloj, sed speco de konsonantoj. Oni nomas ilin duonvokaloj.
La finaĵon O oni povas anstataŭigi per apostrofo (§10.1). Apostrofo estas kalkulata kvazaŭ vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksi', famih", revolver', metro'.
Legu ankaŭ pri kromakcentoj en §2.2, silaboj kaj silabolimoj (§2.2), foresto de akcento (§2.2) kaj akcentado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18.4).
Vokaloj
Vokalo estas sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton. La voĉkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas la sonon. La vokaloj diferencas inter si laŭ la pozicio de la lango: laŭ vast- eco kaj laŭ antaŭeco.
Vasteco
Esperanta vokalo povas esti:
malvasta malgranda malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono (I, U) mezvasta mezgranda malfermaĵo (E, O) vasta granda malfermaĵo (A)
Antaŭeco
Esperanta vokalo povas esti:
antaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas prok-
sima al la dentoj (I, E) malantaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas mal- proksima de la dentoj (U, O)
La malantaŭaj vokaloj estas preskaŭ ĉiam elparolataj kun rondigitaj lipoj, sed rondeco de la lipoj ne estas grava en Esperanto.
La kvin vokaloj de Esperanto
Vokalo Priskribo Sonsimbolo laŭ la
Internacia Fonetika Alfabeto
I
malvasta antaŭa
[i]
U
malvasta malantaŭa
[u]
E
mezvasta antaŭa
[e]
O
mezvasta malantaŭa
[o]
A
vasta
[a]
Antaŭeco ne gravas ĉe la vokalo A, ĉar ĝi estas la sola vasta vokalo. Vokala variado
En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufiĉe libera. Gravas nur, ke la elparolo de ĉiu vokalo ne fariĝu tro simila al tiu de iu alia el la kvin vokaloj. La ĝusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la buŝo, sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimiĝas al la limoj, aŭ transiras ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.
Noto: Bedaŭrinde PAG rekomendas komplikitajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas ilin.
La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas el- paroli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe. Vokalo, kiu estas akcent- ata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo (simila). Sed se sekvas pli ol unu konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longiĝas (rez^sti). Ankaŭ antaŭ C, Ĉ kaj Ĝ multaj elparolas akcentajn vokalojn mal- longe (reĝo).
La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke ĉiu Esperanta vokalo estas elparolata "senmove". Oni ne aŭdeble movas la langon de unu pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel "ej", O ne kiel "oŭ".
Kiam I staras tuj antaŭ alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel "ij": mia = "mija", liuto = "lijuto", bieno = "bijeno". Tia elparolo estas mal- ĝusta, kaj oni provu eviti ĝin, sed kiam miskompreno ne povas okazi (ne ek- zistas efektivaj vortoj mija, lijuto kaj bijeno), ĝi tamen povas esti tolerata. Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan "j" kun tre forta frota sono (preskaŭ kiel Ĵ), ĉar tiam oni tro malproksimiĝas de la ĝusta elparolo.
Konsonantoj
Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter si laŭ maniero (kiel oni baras la aeron), laŭ loko (kie en la buŝo oni baras la aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la voĉkordoj vibras aŭ ne).
Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj laŭ la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konso- nantoj.
Maniero
La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:
eksplode kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo (B, P, D, T, G, K)
frote nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota
sono (V, F, Z, S, Ĵ, Ŝ, Ĥ, H)
ekfrote kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, Ĝ, Ĉ)
naze kompleta buŝa baro, la aero iras anstataŭe tra la nazo (M, N)
duonbare baro nur en la mezo de la buŝo, la aero fluas libere flanke de la lango (L)