Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> La Verda Koro ( с рус.комм)


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 2789, книга: Хозяйка леса
автор: Вера Федоровна Бабич

Советская проза Роман "Хозяйка леса" разворачивается в таежном поселке, где живут люди, тесно связанные с природой. Главной героиней является Настя Русанова, талантливая и целеустремленная девушка, которая работает помощником лесника. Настя сталкивается с трудностями и опасностями, но ее решимость и любовь к родному краю помогают ей преодолевать все преграды. * Бабич мастерски передает красоту и суровость сибирского леса, его звуки, запахи и ощущения. Читатель погружается в...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Julio Baghy - La Verda Koro ( с рус.комм)

La Verda Koro ( с рус.комм)
Книга - La Verda Koro ( с рус.комм).  Julio Baghy  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
La Verda Koro ( с рус.комм)
Julio Baghy

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

-

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "La Verda Koro ( с рус.комм)"

Аннотация к этой книге отсутствует.

Читаем онлайн "La Verda Koro ( с рус.комм)". [Страница - 3]

Mi loĝas en la kazerno de la militkaptitoj.

— Mi scias, mi scias, sinjoro. Vi loĝas ne en la urbo, sed ekster la urbo. Ĉu ne?

— Jes, fraŭlino. Kie vi loĝas?

— En la strato Kitajskaja.

— Ni havas saman vojon en la urbo.

— Jes, ni havas saman vojon kaj mi estas feliĉa. Mi ŝatas Esperanton kaj mi deziras konversacion en la nova lingvo kaj ... kaj ... mi ... jes ... Ho, mi ne scias la vortojn! Mi estas malfeliĉa. Mi ne havas bonan kapon. Mi estas malinteligenta knabino ... Esperanto estas malfacila lingvo.

— Fraŭlino, vi havas inteligentan kapon. Mi scias. La parolo, kiun vi faras, havas muzikon de la vortoj kaj la frazoj, kiujn vi faras, estas simplaj, sed bonaj. Nun ankaŭ mi faras nur simplajn frazojn. Ĉu vi komprenas ilin?

— Mi komprenas ne nur la frazojn, sed ankaŭ vin.

— Ĉu?

— Jes. Vi estas militkaptito, kiu loĝas en siberia kazerno. Vi ne havas hejmon. La homoj, kiujn vi amas, loĝas en Eŭropo kaj ne en Azio. Vi deziras bonon kaj feliĉon al la homoj kaj ... kaj vi estas malfeliĉa.

— Feliĉa mi ne estas. Jes, jes, fraŭlino, vi bone komprenas min.

— Ĉu? Ho, mi estas feliĉa. Ne nur Iĉio Pang, la juna ĉino, sed ankaŭ Marja Bulski komprenas vin. Vi estas malfeliĉa militkaptito, sed vi estas riĉa, riĉa homo.

— Ĉu vi pensas? La poŝo ...

— La poŝo, poŝo ... En la poŝo vi estas malriĉa, sed en la amo al la homoj vi havas belajn sentojn, bonajn pensojn. La mondo de la homoj estas malbela, sed en la fantazio vi faras ĝin bela, bona, paca ... Sinjoro instruisto, ĉu mi diras la veron? Ĉu mi komprenas vin?

La militkaptito longe rigardas ŝin kaj li ne respondas. Ankaŭ Marja silentas.

Ili marŝas al la direkto de la strato Kitajskaja. Estas bela vespero. Sur la larĝa strato ili vidas nur katojn, hundojn. La homoj sidas hejme en la malgrandaj rusaj domoj. Ili sidas ĉe la tablo en la granda ĉambro, trinkas teon, legas Biblion. Sur la tablo staras temaŝino; samovaro. Ĝi muzikas: zzzzzuuu ... zzzziii ... zuzizuzi ... La infanoj ludas en la litoj. Vespero estas kaj ne nokto. Belaj knabinoj kaj junaj sinjoroj sidas sur la benkoj ĉe la pordoj. Ili faras muzikon kaj kantas. Paco estas en la koroj, en la rusaj hejmoj. Bela vespero kuŝas en la urbo.

Marja pensas: ĉu la vespero estas bela ekster la urbo, en la grandaj kaj malpuraj kazernoj de la militkaptitoj? Ĉu ili havas pacon en la koro? ĉu ne malamo loĝas en la kazernoj, kie homoj, junaj kaj maljunaj, sanaj kaj malsanaj, kuŝas kaj rigardas nur al la nigra plafono, al la grizaj muroj kaj kie la pesimismo faras malbelajn bildojn?

Marja ne havas vortojn kaj kuraĝon al la demando. Ŝi vidas malaltan domon en la strato kaj ŝi montras al ĝi.

— La domo de sinjorino Bogatireva. Ŝi sidas ĉe la fenestro en la lernoĉambro. Ĉu vi ŝatas ŝin?

— Jes, ŝi estas inteligenta sinjorino.

— Mi amas ŝin. Ho, ŝi estas bona, bona ... Ŝi estas rusino ... bona rusino ...

— Mi scias.

— Jes ... vi scias ... jes ...

Ili marŝas, marŝas en la vespera silento. Marja rigardas al la instruisto. Li atentas nur la vojon kaj ne parolas. Ŝi pensas: ankaŭ li ne havas kuraĝon. Sed Marja deziras konversacion en la nova lingvo ĝis la hejmo.

— Sinjoro, kion vi pensas nun?

— Mi ne havas vortojn al la respondo, vortojn, kiujn vi komprenas, sed mi diras al vi, nun mi estas feliĉa. Vi estas bona lernantino.

— Ĉu nur bona lernantino? Ĉu vi ne pensas: Marja Bulski estas ne nur bona lernantino, sed ankaŭ homo, kiu havas belajn sentojn, bonajn pensojn?

— Kaj ŝi havas bonan koron. Mi scias. Mi dankas al vi. Vi vidas en mi ne militkaptiton kaj ne nur instruiston, sed ankaŭ homon.

— Jes, homon, bonan homon.

— Sed, fraŭlino, nun ne estas paco. Nun estas milito. La homoj ne estas egalaj. Ĉu vi komprenas min?

— Mi komprenas vin, sed mi ne estas malkuraĝa knabino.

La militkaptito rigardas al la direkto de la kazerno kaj li ne respondas. Ili silente marŝas de domo al domo, de strato al strato. Ankaŭ Marja ne deziras konversacion. Ŝi rigardas la vojon kaj pensas en la hejma lingvo.

En la strato Kitajskaja ŝi haltas kaj montras al malgranda, blankmura domo.

— Sinjoro, mi estas hejme.

— Bonan nokton, fraŭlino!

Mano tuŝas manon, okuloj rigardas al okuloj kaj en la manpreno, en la rigardoj estas kora varmo.

— Ĝis revido — ŝi diras kaj malfermas kaj fermas la pordon de la domo.

La militkaptito restas sur la strato. Li atentas, aŭskultas kaj pensas, pensas, pensas ...

— Ruĝa floro en blanka Siberio ... Ne bone mi diras. Blanka floro en ruĝa Siberio ... Ne! ... Eh, estas egale! Ŝi estas interesa knabino, kiu havas inteligentan kapon kaj bonan koron kaj ... kaj mi estas nur militkaptito.

Li marŝas, marŝas, marŝas en la vespera silento al la kazerno, kiu staras ekster la urbo; al la kazerno, en kiu militkaptitoj kuŝas kaj maldormas, rigardas al la plafono, faras fantaziajn bildojn, aŭskultas la parolon de la silento kaj de mateno ĝis nokta dormo ili diras nur unu vorton: "Hejmen! ... Hejmen!"


Gramatiko

-E: Это окончание образует производные наречия. Li inteligente parolas. = Он смышлено/сообразительно говорит.


EN ... -N: Конструкция из предлога и аккузатива показывает направление движения внуть объекта. Li iras en la domo = Он идет (ходит) в доме (внутри). Li iras en la domon. = Он идет (куда?) в дом .


SUR ... -N: Конструкция показывает направление движения на поверхность. Ŝi marŝas sur la planko. = Она марширует/шагает по полу. Ŝi marŝas sur la plankon. = Она шагает на пол.

Prepozicioj

DE: "от". Обозначает в широком виде принадлежность или отправную точку движения. На русский язык часто переводится родительным падежом. La lernantoj iras de la ĉambro = Ученики идут от комнаты. La ĉambro de instruisto estas bela. = Комната учителя красивая.


AL: "к". Обозначает направление движения, его цель. На русский язык часто переводится дательным падежом. Mi iras al Siberio = Я иду в Сибирь (по направлению к Сибири). Li donas al ŝi la manon = Он дает ей свою руку.


EL: "из". Обозначат любое перемещение изнутри наружу. Ili venis el la ĉambro = Они пришли из [той] комнаты.


ĜIS: "до". В общем виде, обозначает границу действия. Ili marŝas sur la strato al la kazerno ĝis ŝia hejmo = Они шагают/маршируют на улице (по направлению) к

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.