Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

J. C. Wells - Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
Книга - Lingvistikaj aspektoj de Esperanto.  J. C. Wells  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
J. C. Wells

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto"

Лингвистические аспекты эсперанто - книга, изначально написанная на языке эсперанто. Он основан на исследовании проф. Джон Уэллс опубликовал Центр исследований и документации о мировой языковой проблеме в 1978 году. Это научный, описательный анализ эсперанто. Книга также доступна на немецком и датском языках.

Читаем онлайн "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto". [Страница - 4]

class="book"> La celo de genealogia klasifiko estas grupigi la lingvojn laŭ ilia historia parenceco. Se oni povas montri, ke du lingvoj devenis el unu sama lingvo de pli frua tempo, oni nomas ilin parencaj. En tiu speco parencaj estas ekzemple la lingvoj franca, itala, hispana, portugala kaj rumana, ĉar ĉiuj evoluis el la latina, kio estas abunde atestita fakto. Ili estas do la ‘idoj’ de la latina, kaj ni taŭge nomas ilin latinidaj lingvoj. En simila maniero oni agnoskas la lingvojn ĝermanajn, slavajn, keltajn, arjajn; kaj pro la parenceco pli malproksima de ĉiuj ĉi grupoj ni akceptas ilin ĉiujn kiel membrojn de la lingvofamilio hindeŭropa. Inter aliaj lingvofamilioj de la mondo estas la finno-ugra, la semida, la bantua, la malajo-polinezia, ktp.

La alia, dua speco de lingvoklasifiko estas la tipologia. En tipologia klasifiko *  oni provas grupigi lingvojn laŭ iliaj strukturaj karakterizoj, senkonsidere pri historia parenceco. Tiuj strukturaj karakterizoj povas troviĝi en la fonetiko kaj fonologio (t.e. en la prononcado), aŭ en la morfologio (t.e. en la vortstrukturo), aŭ en la sintakso (t.e. en la frazstrukturo); eĉ oni povas imagi tipologion kun semantika bazo (t.e. en la signifado). La plej konata tia tipologio estas morfologia: ĝi estas tiu, kiu dividas la lingvojn en tri tipojn (izolantaj, aglutinaj, kaj fandaj), kaj ni diskutos ĝin en la tria ĉapitro.

*  En la psikologia termin-tradicio de Hempel  kaj Oppenheim , 1936, la esprimo ‘tipologia klasifiko’ estus memkontraŭdira. Ĝi tamen estas la ordinara fak-esprimo en lingvistiko. Por diskuto, vidu Greenberg  (1974: ĉap. 2).

Fontoj por ĉapitro 1

1.1 Eksteraj trajtoj: Lapenna  1950: ĉap. 3.

1.2 Greenberg  1974: ĉap. 3.

1.3 Greenberg  1963: ĉap. 5; Sanders  1975; Lindstedt  1976.

1.4 Genealogia klasifikado: Collinson  1927: 82-92.

Pri la pozicio de Esperanto en lingvo-tipologio, vidu nun ankaŭ Brozovic  1976.

2. FONETIKO

2.1 Fonemoj

Se ni esploras la precizan artikulacion de la unua parolsono (aŭ, kiel oni diras, la unua segmento) en la tri vortoj kiso, kaso, kuzo, ni trovas, ke ordinare ili ne estas tute identaj unu kun la alia. La vorto kiso komenciĝas per sono farata per la antaŭa parto de la lango-dorso kontraŭ la osta palato. (Por la parolorganoj kaj ties nomoj, vidu la figuron.) Tiun k-varianton ni povas simboli [k̟] . La komenca sono de kaso estas farata per la meza parto de la langodorso kontraŭ la mola palato (la velo), [k]. La komenca sono de kuzo estas farata per la malantaŭa parto de la langodorso kontraŭ la malantaŭa parto de la velo, ĉe la uvulo: [k̠]. Izolante la tri komencajn segmentojn, oni povas pli facile percepti la sonan diferencon inter ili: [k̟, k, k̠].

[FORIGITA: Bildo de la parolorganoj akompananta la ĉi-postajn terminojn.]

Naza kavo

Alveoloj

Lipoj

Dentoj

Lango

Pinto

Postpinto

Antaŭo

Malantaŭo

Laringo

Voĉkordoj kaj gloto

Osta Palato

Velo

Uvulo

Faringo

Epigloto

Ezofago

Traĥeo

Evidente, tamen, tiuj diferencoj estas sensignifaj por la lingvo. Ili rezultas aŭtomate el la akomodiĝo  de la komenca konsonanto al la sekvanta vokalo. La antaŭeco  de [k̟] en kiso (t.e. la fakto, ke la artikulacia baro okazas iom pli antaŭe en la buŝo, ol en la aliaj k -specoj) igas ĝin pli simila al la sekvanta [i], kiu estas vokalo antaŭa  (en komparo, ekzemple, kun [a] kaj [u]). Tiel la komplekso /ki/ estas pli facile artikulaciata. La malantaŭeco  de [k̠] en kuzo  simile ŝuldiĝas al la fakto, ke la sekvanta vokalo, [u], estas malantaŭa. Akceptinte tiajn akomodiĝojn, la lango povas iom pli simple moviĝi.

Oni diras, ke tiuj variantoj [k̟, k, k̠] estas alofonoj  de la fonemo  /k/ de Esperanto: temas pri pluralofoneco  de la koncerna fonemo. Ĉiu fonemo do estas klaso de parolsonoj (aŭ “familio da sonoj”) uzataj en iu lingvo en tia maniero, ke la diferencoj inter ili ne estas ekspluatataj por distingi vortojn. Necesas ankaŭ, ke la parolsonoj apartenantaj al unu tia klaso – la alofonoj apartenantaj al unu tia fonemo – estu fonetike similaj inter si.

Diversaj lingvoj havas diversajn fonemarojn. La aparteno de alofonoj al fonemoj varias de unu lingvo al alia. Ekzemple, se ni konsideras la keĉuan lingvon de Suda Ameriko, ni trovas ke la sontipoj [k] kaj [k̠] ja kapablas distingi vortojn: / kara / signifas “multekosta, kara”, ĝuste kiel en Esperanto, sed / qara /, prononcata per [k̠], signifas “haŭto”. Do sondistingo, kiu en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj estas alofona, foneman valoron (fonologian valoron) havas en la keĉua. Same fonologian valoron ĝi havas, cetere, ankaŭ en la eskima kaj en la klasika araba lingvo.

Ankoraŭ unu ekzemplo: en vortoj kiel banko , longa , multaj esperantistoj uzas la velaran nazalon [ŋ], prononcante do [baŋko], [loŋga]. Aliaj *  uzas ordinaran [n] kiel en nomo, lando. Jam delonge estas starigata la demando: kiu el la du prononcaj estas ĝusta? En tiu demando temas nur pri alofonoj. Ne povas fari diferencon al la signifo de banko , ĉu ni ĝin prononcas [baŋko] aŭ [banko]. Tiuj, kiuj prononcas [baŋko] kaj [loŋga] havas specialan alofonon de la fonemo /n/, alofonon uzatan antaŭ velaro (t.e. antaŭ /k/ aŭ /g/, kredeble ankaŭ antaŭ /ĥ/ se tiu kombino okazus). Tiuj, kiuj prononcas [banko], [longa] ne havas tiun specialan ‘pozician’ alofonon, sed uzas ĉiam la ordinaran alofonon [n]. Konsultite pri la demando, Zamenhof respondis jene ( Waringhien  1962: § 71):

*  La dentalan alofonon [n] en antaŭvelara pozicio uzas precipe la rusaj esperantistoj. Ankaŭ la franclingvanoj emas uzi ĝin, se entute ili sukcesas venki sian tendencon anstataŭigi vokalon plus /n/ per nazala vokalo. Inter la plimulto el la ceteraj parolantoj de Esperanto, [n] estas uzata nur de tiuj, kiuj aparte klopodas uzi ĝin anstataŭ la (por ili) pli natura [ŋ].

... Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ ‘g’ aŭ ‘k’ elparolas la sonon ‘n’ naze... Batali  kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi  tian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli... ‘san-go’ ...

[Respondo 56, Oficiala Gazeto

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.

Книги схожие с «Lingvistikaj aspektoj de Esperanto» по жанру, серии, автору или названию: