Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> La Danĝera lingvo


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 2012, книга: Бездна
автор: Кристоф Оно-ди-Био

"Бездна" Кристофа Оно-ди-Био - захватывающая и интригующая книга, которая оставит неизгладимое впечатление на читателя. Автор поднимает вечные вопросы о смысле жизни, любви и загадочной гибели, сплетая их в захватывающий и философский рассказ. Книга повествует о Лорин и Бене, двух молодых людях, которых объединяет загадочная смерть их близких. Их пути пересекаются, когда они пытаются разгадать тайны, окружающие эти трагедии. По мере того, как они углубляются в расследование, они...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

13 месяцев. Илья Юрьевич Стогов (Стогоff)
- 13 месяцев

Жанр: Современная проза

Год издания: 2010

Серия: Книги для умных

Ulrich Lins - La Danĝera lingvo

La Danĝera lingvo
Книга - La Danĝera lingvo.  Ulrich Lins  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
La Danĝera lingvo
Ulrich Lins

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "La Danĝera lingvo"

La unua eldono de La danĝera lingvo estis publikigita en 1973 de la eldonejo L'omnibuso en Kioto. La broŝuro aperis en tre mal- granda eldonkvanto, sed unu jaron poste ĝia enhavo estis presita kiel ĉapitro 21 en la verko Esperanto en perspektivo. En 1975 ampleksigita versio de la unua eldono aperis en japana traduko, farita de Kurisu Kei, ĉe la eldonejo hvanami en Tokio.

Tie ĉi estas nun publikigita nova, tute reverkita manuskripto - la rezulto de plurjara ekspluato de tre granda, parte tute nova fontmaterialo. Estis mia deziro fari originalan kontribuon al la esploroj de la centjara historio de Esperanto, donante la ĉefan atenton al specifa aspekto de la historio - tiu kiu estis longe neglektata, eĉ de esperantistoj mem ofte rigardata kiel tabuo. Nome, temas pri la kontraŭstaro kaj la persekutoj, kiujn renkon- tis Esperanto pro politikaj-ideologiaj motivoj. Mi volis priskribi la sorton de la adeptoj de lingvo, kiun tra la jardekoj cenzuristoj, policanoj, naciistaj ideologoj kaj diverstipaj diktatoroj kalum- niis kiel „danĝeran".

Читаем онлайн "La Danĝera lingvo". [Страница - 3]

class="book">Esperantistoj en la Granda Purigo 396

La evoluo al soveta patriotismo 404

Sukcesoj kaj limoj de

la internacia korespondado 410

La fino de korespondado 423

Post la Dua Mondmilito 433

La Granda Silento en orienta Eŭropo 433

Stalin kontraŭ Marr 449

La bezonoj de la nuntempo 459

Reviviĝo de la movado 469

Orienta Eŭropo: progreso kun problemoj 491

Soveta Unio: inter esperoj kaj duboj 503

Konkludoj 526

Kronologio 532

Indekso de personoj 537

1. SUSPEKTO KONTRAŬ NOVA LINGVO

1.1. ZAMENHOF KAJ LA ORIGINODE ESPERANTO

La aŭtoro de Esperanto apartenis al persekutata gento. Lazaro Zamenhof, kiu en 1887 publikigis sian projekton de internacia lingvo, estis judo, kaj li vivis en la rusa regno, kies kvar milionoj da judaj loĝantoj konsistigis proksimume duonon de la tutmonda judaro[1], sed samtempe spertadis diskriminacion kaj subpremon en grado, kiun la plimulto de iliaj samgentanoj en okcidenta Eŭropo jam konsideris pasintaĵo. La naskiĝurbo de Zamenhof estis Bjalistoko, kie kunvivis judoj (pli ol du trionoj), poloj, rusoj, germanoj kaj belorusoj - ĉiuj kun sia aparta lingvo kaj la inklino suspekteme rilati al la alia. En tiu medio originis Esper- anto, kiel klarigis Zamenhof en longa letero al la rusa esperant- isto Nikolaj Borovko:

En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeli- ĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj.

Pro tio, skribis Zamenhof, li decidiĝis, ke „kiam mi estos grand- aĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon".[2]

Kiam tiu ĉi letero estis publikigita en 1896, ĝi donis al la unuaj esperantistoj „grandan kortuŝon"[3]; ĝi poste estis ofte citata al la publiko kiel tre klara ekspliko de la motivoj de Zamenhof kaj kiel aparte konvinka klarigo pri la bezono de internacia lingvo. Gi prezentis la aŭtoron de Esperanto kiel altruisman batalanton por interkompreniĝo trans ĉiujn naciajn antagonismojn, kiel homon plenan de modesteco kaj idealismo, al kies celado mal- facile eblis ne montri respekton.

Tute ne konata dum kvar jardeko estis, kontraŭe, alia letero de Zamenhof, skribita en 1905 al la franco Alfred Michaux. En tiu letero Zamenhof forte elstarigis sian judan devenon kaj la ligi- tecon de ĉiuj siaj idealoj kun sia aparteno „al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas ... en la unuigo de la nacioj en la celado al ,unu dion\ Zamenhof asertis, ke, se li ne estus „hebreo el la ghetto", „la ideo pri la unuigo de la homaro" ne okupus lin tiel obstine kaj ke neniu tiel forte kiel judo povas senti la neceson de „lingvo sennacia, neŭtrale homa".[4]

Oni ne bezonas tamen vidi kontraŭdiron inter tiuj du leteroj. Ili redonas pensojn, kiujn Zamenhof havis en malsamaj cirkons- tancoj. Ne estas klare, ĉu li, laborante super sia projekto de inter- nacia lingvo, jam en sia junaĝo pensis pri la specifa utilo, kiun donus la lingvo al la judoj. Lia familia fono ne tuj instigas nin paroli pri cirkonstancoj, kiuj lin nerezisteble pelis al misia fer- voro. La familio, kiu ekde 1873 loĝis en Varsovio, estis asimili- ĝema, fidante pri plua pliboniĝo de la jura situacio de judoj. La patro, instruisto en real-lernejo, estis adepto de la juda klerisma movado Haskala, kiu konsideris sin parto de la ĝenerala klerismo estiĝinta en okcidenta Eŭropo kaj havis la esperon, ke la ideoj de egalrajteco fine venkos ankaŭ en Ruslando. Zamenhof do ekkreskis ne en la tradiciema atmosfero kaj sufoka malriĉo de juda geto, sed en la medio de tiu malplimulto de burĝaj kaj inte- lektulaj judoj, kiuj vidis sian vojon al emancipo en kiel eble plena sinintegrigo en la ĉirkaŭan socion.

Marko Zamenhof, la patro, efektive ŝajnas tipa reprezentanto de la modernema urba judaro en Ruslando. Li celis esti lojala civitano de la rusa ŝtato, konsideris sin mem ruso, kies judeco reduktiĝis al la juda religio, kaj deziris, ke liaj infanoj socie avancu per utiligo de la disponeblaj eduk-ŝancoj. Karakterizas lian sintenon la konservita raporto pri la inaŭguro de nova sina- gogo en Bjalistoko, en 1868. Marko faris je tiu okazo ruslingvan paroladon, en kiu li, menciinte antaŭajn persekutojn, esprimis sian dankon al caro Aleksandro II „pro liaj justaj leĝoj kaj bonaj ordonoj" kaj alvokis la judojn iri laŭ la spirito de la nova, liberala epoko: „ni ne plu apartiĝu de niaj fratoj, la rusoj, inter kiuj nivivas, sed partoprenu, egale kiel ili, en ĉiuj rajtoj de la lando, por niaj bono kaj feliĉo."[5]

17

La infanaĝo de Lazaro pasis sub la influo de tiu neapartiĝemo. Li mem memoris poste, ke li „amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon" kaj ke li „revis iam fariĝi granda rusa poeto".[6] Lingvoj ĝenerale iĝis ŝatokupo lia. Portempe li esperis revivigi unu el la antikvaj lingvoj[7] kaj ankaŭ pensis pri la reen- konduko de la hebrea kiel parolata lingvo.[8] Fine, tamen, li „komencis malklare revi pri nova, arta lingvo".[9] Tre verŝajne lian fantazion jam frue stimulis la legendo pri la Babelturo; ĝi igis pensi pri tiu tempo, kiam la homoj ankoraŭ povis libere interko- munikiĝi, kaj sekve ankaŭ pri la demando kiel venki la staton estiĝintan en Babelo. Karakteriza estas la komento, kiun la maturaĝa Zamenhof faris pri la biblia rakonto en 1908: „Tio, kio iam estis sekvo de la babela turo, funkcias nun kiel kaŭzo; iam konfuziĝis la lingvo kiel puno pro la pekoj, sed nun la lingvokon- fuzo kaŭzas la pekojn."[10]

En la fino de 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano, la unua projekto de „lingwe uniwersala" estis preta. Ĝoje li kune kun kelkaj amikoj recitis, tute sub la influo de la ideoj de kle- risma homfrateco, la unuajn versojn en la nova Lingvo: Malamikete de las nacjes kad6, kad6, jam temp' esti! La tot' homoze in familje konunigare so deb&![11]

Sed je tiu tempo Zamenhof ankoraŭ hezitis publike elpaŝi kun sia projekto: „Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi deci- dis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron."[12] Li finis la gimnazion meze de 1879 kaj foriris al Moskvo por ekstudi medicinon. Li troviĝis tie, kiam, en marto 1881, la caro Aleksandro II estis murdita de anarkiistoj, kaj ni ne troigas, se ni atribuas al tiu atenco gravajnsekvojn ankaŭ por la plua agado de Zamenhof. Post la murdo, la politika atmosfero en Ruslando rapide malboniĝis, precipe por la judoj. En aprilo komenciĝis pogromoj. Ili disvastiĝis tra grandaj partoj de Ruslando kaj daŭris dum pli ol unu jaro, fine konsisti- gante la plej grandan persekutadon, kiun la judoj spertis en la moderna epoko. Kio faris tiujn pogromojn des pli signifaj, estis la fakto, ke temis ne nur pri plebaj kruelaĵoj, sed ke ilin akompa- nis la silenta aŭ eĉ rekta aprobo de la caraj aŭtoritatoj.

Inter la judoj de Ruslando la seniluziiĝo pri la nova eksplodo de antisemitismo estis aparte profunda pro tio, ke la politiko de la murdita caro estis alportinta al ili kelkajn ŝanĝojn al bono kaj precipe inter la pli asimiliĝemaj judojj estis nutrinta grandajn esperojn je iom-post-ioma akiro de egalrajteco. Sed nun, de 1881, la ruslandaj judoj estis dolore konsciigitaj, ke la antisemi- tismo ne estas ekstermita kaj ke iliaj provoj asimili sin al la ĉirkaŭo renkontas nesupereblajn barojn.

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.